Olympus
| Olympus | |
|---|---|
| Jura formo | akcia kompanio laŭ japana juro (kabuŝiki-gaiŝa) |
| Dato de fondo | 1919 |
| Sidejo | Tokio, Japanio |
| Estr(ar)o | Ŝūiĉi Takajama |
| Dungitoj | 36503 (en 2009) |
| Spezosumo | 980 miliardoj da enoj (en 2009) |
| Bilanco | saldo de la jara bilanco |
| Agokampo | optika kaj fotila industrito |
| ISIN-kodo | JP3201200007 |
| TTT | http://www.olympus-global.com |
La entrepreno Olympus (japane オリンパス株式会社, Orimpasu kabuŝiki-gaiŝa), listigata en la japania borsa indico Nikkei 225, estas japania produktejo de mekanike kaj digitale optikaj iloj kiel ekzemple fotiloj, filmiloj, mikroskopoj kaj lornoj. La produktaĵoj celas kaj privatajn kaj komercajn klientojn - inter alie por kovri libertempajn, medicinajn, sciencajn kaj industriajn utiligojn.
Enhavo |
Nomo [redakti]
La nomo - kiel facilas imagi - aludas al la grekia monto Olimpo, kie laŭ la helena mitologio loĝu la antikvaj dioj. Ĝi asociiĝu kun alta nivelo, eksterordinara elstareco kaj ankaŭ kun sukcesa olimpia sporta konkuro.
Konzerno [redakti]
La konzerna centralo situas en Tokio, Japanio, dum la centralo por norda, centra kaj suda Ameriko kontinento situas en Center Valley, Pensilvanio, Usono. La komerco en Eŭropo direktiĝas en Hamburgo, Germanio, kaj havas distribuajn kaj servajn subkompaniojn en preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj.
Produktaro [redakti]
Inter la kompania produktaro estas analogaj kaj digitalaj fotiloj kiel ekzemple la tipo Olympus E-3. Krom tio la kompanio ofertas inter alie fiksajn kaj flekseblajn endoskopojn por medicinaj kaj industriaj uzoj, mikroskopojn kaj altrapidajn filmilojn kaj materialesplorilojn, kaj aldone estas la plej granda produktanto de digitalaj diktiloj. Sonografiaj sistemoj por medicinaj kaj industriaj uzoj, lornoj kaj pliaj optikaj iloj estas kromaj produktaĵoj.