Ononido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ononido
Ononis rotundifolia
Ononis rotundifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Ononis
L.
Species

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ononido estas genro de herbojarbustetoj, ofte glandharaj kaj/aŭ dornaj, kun trifolieraj folioj kaj kun panikloj, spikoj aŭ grapoloj el flavaj, rozkoloraj aŭ purpuraj, malofte blankaj floroj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 75 speciojn el Eŭropo, Kanarioj, Mediteranea regiono, Etiopio kaj Irano.

En plantkuracado oni uzas onononidon kontraŭ vezik- kaj renmalsanoj, kaj hidropso.

La efikaj substancoj estas esencaj oleoj, flavonoid-glikozidoj kaj taninoj.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Ononis cristata Mill. Kresta ononido
  • Ononis fruticosa L. Arbusta ononido
  • Ononis repens L. Rampanta ononido
  • Ononis rotundifolia L. Rondfolia ononido
  • Ononis spinosa L. Dorna ononido

O. repens kaj O. spinosa estas ofte konsiderataj kiel membroj de sama specio, ekz. kun statuso de subspecioj. La taksonomia kaj nomenklatura situacio de tiu grupo plu estas diskutata.