Bussnang
| Bussnang | |
|---|---|
| Wertbühl komunumo Bussnang | |
| Kantono | Turgovio |
| Distrikto | Weinfelden |
| Koordinatoj | 47°33′31″N 9°5′3″O / 47.55861°N, 9.08417°OKoordinatoj: 47°33′31″N 9°5′3″O / 47.55861°N, 9.08417°O |
| Nombro de enloĝantoj | 2048 |
| Areo | 19 km² |
| Alteco | 445 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 9565 |
| Komunumkodo | 4921 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Bussnang estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2048 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Bussnang situas ĉe la suda bordo de la rivero Turo vid-al-vide de Weinfelden. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Friltschen, Lanterswil, Mettlen, Neuberg, Niederhof, Oberbussnang, Ober Oppikon, Oppikon, Puppikon, Reuti, Rothenhausen, Schmidshof, Stehrenberg, Unter Oppikon, Weingarten, kaj Wertbühl.
Najbaraj komunumoj [redakti]
Bussnang limas en norokcidento al Amlikon-Bissegg, en nordo al Weinfelden, en nordoriento al Bürglen, en sudokcidento al Schönholzerswilen, en sudo al Wuppenau, en sudoriento al Braunau kaj en oriento al Affeltrangen.
Trafiko [redakti]
Bussnang situas ĉe la trajnlinio de la iama Mezturgovia Fervojo de Wil al Weinfelden, kiu nuntempe estas servata de regionaj trajnoj de la turgovia fervojkompanio THURBO AG.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Bussnang datas supozeble el la jaro 822 kiel Pussinwanc. La unua skriba mencio de Friltschen datiĝas el la jaro 865 kiel Fridolteshova.
En la jaro 1978 oni trovis post la turinundo supre de la ponteto Ganggelisteg restaĵojn de romia lignoponto, kiu ek de la jaro 124 post Kristo traversis la Turon.
En la frua mezepoko la ĉefa bienposedanto en Bussnang estis la Monaĥejo Sankt-Galo. En la alta mezepoko la Libersinjoroj de Bussnang ricevis la vilaĝon kiel servuto, ili tamen post la Apencela Milito devis vendi sian posedaĵon, kiu tiel falis en la jaro 1442 sub la regado de Weinfelden.
La hodiaŭa politika komunumo Bussnang estis kreita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la antaŭa municipkomunumo Bussnang kun ties iamaj lokkomunumoj Friltschen, Lanterswil, Mettlen, Oberbussnang, Oppikon, Reuti kaj Rothenhausen.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Bussnang
- Bussnang en la Historia Leksikono de Svislando
- Friltschen en la Historia Leksikono de Svislando
|
||||||