Ora bufo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ora bufo
vira specimeno
vira specimeno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Ordo: Anuro Anura
Familio: Bufonidae
Genro: Incilius
Specio: B. periglenes
Incilius periglenes
Savage, 1966
Konserva statuso
Sinonimoj

Bufo periglenes Frost et al., 2006
Ollotis periglenes Frost et al., 2006
Incilius periglenes Frost, 2008

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ora bufo (Incilius periglenes) estis specio de familio bufedoj (Bufonidae). La specio estis priskribita en la 1960-aj jaroj kaj de la jaro 1989, oni vidis ekzempleron nenie en la mondo. Tial la IUKN deklaris la specion kiel malaperintan. Oni pensas ke eblas ekspliki tiun ekan malaperon per la klimata ŝanĝo, funga epidemio aŭ eble tiuj kaj aliaj faktoroj kombine.

Jay Savage malkovris ĝin je 1966. De tiam ĝis 1987, estis viditaj pli ol 1500 plenkreskaj ekzempleroj kaj nur 10 aŭ 11 je 1988 kaj oni vidis lastfoje unu ekzempleron je la 15a de majo de 1989.

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa bufo vivis iam en granda nombro en la tropika nubarbaro kun areo de 30 km² je proksimume 1500 m. alte, super la urbo Monteverde, en Kostariko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis eta bufo kun brile oranĝflava haŭto ĉe la maskloj kaj kun nigra-flava koloro kun ruĝetaj makuloj ĉe la femaloj. Ili grandis 48–56 mm.

Generado[redakti | redakti fonton]

La maskloj kolektiĝis sur bordo de flakoj kaj pacience atendis la femalojn, kiujn la maskloj kaptis kaj kunportigis sin al la ovodemeta loko. La plifortaj maskloj forpuŝis la aliajn. La femalo demetis ĉ. 200 ovojn, kiujn la restantaj maskloj fekundigis. Dum unu semajno ĉiu femalo demetis la ovojn kaj reiris al la humida grundo de la arbaro.

La ranidoj naskiĝis el la ovoj post 5 semajnoj kaj nutris sin en la akvo per etaj plantoj ekz. algoj.

En 1987 la fakulino pri amfibioj Martha Crump havis ŝancon por vidi la seksan ritaron de la bufo. Ŝi skribis en sia taglibro ke ŝi vidis 133 seksumantajn bufojn en "marĉo ne pli granda ol kuirejo". Kvin tagoj poste, Crump vidis ke la marĉoj sekiĝis kaj ŝi kulpigis El Niñon pri tio kaj pri la ŝimo sur la ovoj. La sekvan majon, la bufoj klopodis reproduktiĝi denove. El 43.500 ovoj, Crump nur trovis dudek naŭ ranidojn, kiuj postvivis al la grunda sekiĝado en la arbaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alan Pounds, Jay Savage, Federico Bolaños 2008. Incilius periglenes. In: IUCN 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species. <www.iucnredlist.org>. Alŝutita je 03 Februaro 2009.