Oranĝbrusta verda kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝbrusta verda kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Treron
Specio: T. bicincta
Treron bicincta
(Jerdon, 1840)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Oranĝbrusta verda kolombo (Treron bicincta) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas disvastigita loĝanto kaj reproduktanto en tropika suda Azio en Himalajo kaj la montetoj de Barato, Bangladeŝo kaj Srilanko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Oranĝbrusta verda kolombo estas fortika, mezgranda kolombo, averaĝe 29 cm longa. La vizaĝo, dorso, flugiloj kaj ventro estas brilverdaj, kun griza nuko. La flugilplumoj estas nigrecaj kaj la vosto estas griza. La masklo havas brustan makulon, bordita supre de viola koloro kaj malsupre pri flaveca bordo. La ino havas flavecverdajn subajn partojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Oranĝbrusta verda kolombo kutime estas sola aŭ en etaj grupoj. Ili manĝas semojn kaj fruktojn de ampleksa vario de vegetaloj. Tiu estas specio de arbaroj kaj similaj medioj. Ĝi konstruas neston el bastonetoj kaj branĉetoj en arbo, kie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun la regula flugilfrapado kaj eventuala vipado, kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Treron bicincta bicinctus
  • Treron bicincta domvilii
  • Treron bicincta javanus
  • Treron bicincta leggei

Referencoj[redakti | redakti fonton]