Oruro (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oruro estas grandurbo, municipo kaj diocezo en Bolivio. Ĝi estas administra centro de Oruro.

Panoramo de Oruro
Blazono de Oruro

Bazaj informoj

Geografio

Mapo pri Bolivio, kie estas videbla Oruro en meza (iom okcidenta) parto de la lando

Oruro situas en montaro en la meza kaj okcidenta partoj de Bolivio. Cochabamba (urbo) troviĝas 125, La-Pazo 196, Potosí (urbo) 231, Sukro 232, Trinidad (Bolivio) 425, Tarija (urbo) 466 km.

Historio

La tiama Real Villa de San Felipe de Austria fondiĝis en 1606 pro la proksimaj minejoj pri arĝentoj. La loknomo estis prenita de la hispana reĝo, sed la indiĝenaj triboj uzis la loknomon Uru-Ururo, kiun baldaŭe la hispanoj transprenis. En 1789 aperis Virgulino de la Candelaria. La arĝentoj elĉerpiĝis, sed en la 19-a jarcento oni minadis stanojn, fine ankaŭ tio elĉerpiĝis. Pro la ĉiujaraj karnavaloj la turismo evoluis.

Klimato

En Oruro la averaĝa temperaturo varias inter 4-19 °C. La varmo kulminas en januaro averaĝe 25 °C. La malvarmo kulminas en junio averaĝe -9 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 360 mm. La pluvo kulminas en januaro.

Trafiko

El Oruro ĉefvojoj kuras al La-Pazo, Ĉilio, Sukro kaj Cochabamba.

Famuloj

Ĝemelurboj

Fontoj