Ostoros
Ostoros (oŝtoroŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Eger. La loknomo signifas hungare: vipa.
Bazaj informoj
- Areo: 24 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8663/20.4341
- Loĝantaro: 2400
- Poŝtkodo: 3326
- Telefonprefikso: 36
Situo
La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ rojo same tiel nomata Ostoros, laŭ traira flankovojo. Eger troviĝas 6, Mezőkövesd 15, Füzesabony 16 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. Laŭ Anonymus (hungara kronikisto) Arpado havis tie bivakon. La unua mencio devenis el 1337 en formo Wstaras Welgh. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo ekde 1446. Dum la turkoj la loĝantaro kaŝiĝis aŭ rifuĝis, la vilaĝo bruldetruiĝis kaj senhomiĝis. En 1925 tertremo okazis. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. En 1963 oni faris tie filmon pri Dudek horoj. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Eger. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno.
Vidindaĵoj
- baroka katolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) de 1742, en 1906 pligrandiĝis, la turo estas 24 m-ojn alta
- akvorezervujo
- kavernodomoj
- ŝtona vojranda kruco de 1809
- parko kaj statuo pri Stefano la 1-a
- turo el la turka erao