Otto Meissner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Meissner
Persona informo
Naskonomo Otto Lebrecht Eduard Meissner
Naskiĝo 13-an de marto 1880 (1880-03-13)
en Bischweiler/Bischwiller, Alzaco
Morto 27-an de majo 1953 (1953-05-27) (73-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germanaalzacafrancarusalatina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Strasburgo
Familio
Infano Hans-Otto Meissner
Okupo
Okupo politikistojuristodiplomato
vdr

Otto MEISSNER estis germana politikisto. Li naskiĝis la 13-an de marto 1880 en Bischweiler/Bischwiller, Alzaco kaj mortis la 27-an de majo 1953 (73-jara) en Munkeno. Pro sia deveno el Alzaco, li denaske parolis la germanan, alzacan kaj francan, kaj krome flue parolis la rusan kaj latinan. Germana diplomato kaj ŝtatoficisto dum la Germana Imperiestra Regno, la Vajmara Respubliko kaj la nazia ŝtato, de 1920 ĝis 1945 li en Berlino gvidis la oficejon de la ŝtataj prezidantoj Friedrich Ebert kaj Paul von Hindenburg kaj ankaŭ de Adolf Hitler sen interrompo. Interalie li plurfoje estis gasto en la Monte Verità, kunvenejo de la anoj de la vivreforma movado, parto de la urbo Askono, en la kantono Tiĉino de Svislando.