Ozora

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ozora estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Tamási.

Bazaj informoj

Situo

Ozora situas inter la Balatono kaj la Danubo duonvoje laŭ dekstra bordo de Sió. Budapeŝto troviĝas je 130 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1209. La fortikaĵo (pri kio famas Ozora) estis konstruita ekde 1416. Tiam la posedanto de la bienoj kaj la vilaĝo estis Filippo Scolari, kiu mortis en 1426 sen posteuloj. Lia vidvino mortis en 1438, poste posedis ĝin aŭstroj, turkoj kaj denove hungaroj. La familio Esterházy riparigis ĝin kaj elformis en ĝi grenrezervujon. En tiu vilaĝo ludis - kiel aktoro - Petőfi.

La arkeologiaj esploroj komenciĝis en la 1970-aj jaroj, la tuta rekonstruado de la fortikaĵo okazis ĝis 2008.

Ne menciita vidindaĵo estas la romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Ozora), kies turo estas 27 m-ojn alta.

Famuloj

En Ozora naskiĝis kemiisto László Cholnoky kaj episkopo Zsigmond Bubics.

Fotogalerio

Eksteraj ligiloj