Pál Hári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Hári
Persona informo
Naskonomo Hirschel Pál
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1869 (1869-08-29)
en Peŝto
Morto 10-an de majo 1933 (1933-05-10) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biokemiisto • kuracisto
vdr

Pál HÁRI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hári Pál estis hungara kuracisto, profesoro, biokemiisto.

Pál Hári [1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 10-an de majo 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Hári devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno. Li akiris medicinan diplomon en la lasta urbo en 1894. Post siaj studoj li laboris en Budapeŝto en medicina kemia instituto. En 1906 li estis nomumita privata profesoro, en 1915 eksterordinara profesoro kaj katedrestro, en 1919 publika ordinara profesoro. Li multe okupiĝis pri metaboloj kaj hemoglobinoj, li estis unu el la pioniroj de la hungaraj biokemiistoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vasfelszívódás a gyomorban és a duodenum¬ban (1899)
  • Vizsgálatok a hőszabályozás élettanának köréből (1908)
  • A vértransfusio hatása az anyag- és energiaforgalomra (1910)
  • Az élet- és kórvegytan tankönyve (1913) - medicina lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]