Pál Szily

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Szily [sili], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szily Pál estis hungara kuracisto, biokemiisto, kirurgo, urologo.

Pál Szily [1] naskiĝis la 16-an de majo 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de aŭgusto 1945 en Mosonmagyaróvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Szily devenis el juda familio. Li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1902, poste li lernis biokemion unu jaron en Berlino. Hejmenveninta li laboris en kirurgia kliniko en Budapeŝto. Inter 1905 kaj 1908 li estis kirurgo en Malsanulejo Rókus (poste en aliaj hospitaloj), kie li akiris kirurgian diplomon. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto en Kassa, poste li estis privata kuracisto ĝis 1928, fine urologo en Magyaróvár. Dum erao de nazioj li estis arestita, kie li ricevis malsanon, post monatoj li mortis.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]