Péter Hanák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter HANÁK, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hanák Péter estis hungara historiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995), membro honora de Pola Scienca Akademio (1993).

Péter Hanák [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1921 en Kaposvár. Li mortis la 6-an de oktobro 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Hanák devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li eklaboris kiel ferlaboristo en Csepel, en uzinoj de Manfréd Weiss. Inter 1942-1944 li estis trudlaboristo, poste li sukcese rifuĝis al la proksimiĝanta Ruĝa Armeo. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, krome li plulernis en Romo. En 1948 li eklaboris en historia filio de MTA, krome li instruis en la universitato. Li partoprenis en la revolucio en 1956, tial li ne rajtis instrui, nur post la tutlanda amnestio. De 1993 ĝismorte li estis katedrestro. Li estis gastoprofesoro en Usono kaj Aŭstrio. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn. Li ricevis premiojn inter 1965-1997.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar szabadságharc és a Habsburg-monarchia elnyomott népei (1948)
  • A dualizmus korának történeti problémái (1971)
  • A History of Hungary (1990)
  • 1867 – európai térben és időben (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]