Péter Trokán
Péter Trokán | |
---|---|
Péter Trokán | |
Persona informo | |
Naskonomo | Trokán Péter |
Naskiĝo | la 4-an de julio 1946 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Athina Papadimitriu |
Infanoj | Nóra Trokán • Anna Trokán |
Okupo | |
Okupo | aktoro • voĉaktoro |
Péter Trokán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Trokán Péter estas hungara aktoro, voĉoaktoro, instruisto. Lia edzino estis Athina Papadimitriu.
Péter Trokán [1] naskiĝis la 4-an de julio 1946 en Újpest.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Péter Trokán komencis sian aktoran karieron en studion de Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1969. Inter 1970 kaj 1978 li apartenis al Teatro de Kecskemét, sed escepte en la teatra jaro 1972 al Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj, pli gravaj teatraj stacioj estis:
- denove Nacia Teatro en Budapeŝto (1981-1989, 2003-2008)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1990-1996)
- Teatro Petőfi (Sopron) (1996-1999)
- Teatro Madách (1999–2003)
- Teatro Weöres Sándor (2008-).
Li ankaŭ instruis en la aktorakademio. Li ricevis premiojn en 1977 kaj 2006. Li estas eksedziĝinta, dum la geedziĝo li havis 2 filinojn, nuntempe ili estas jam aktoroj.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- La ventego - Alonso
- Reĝo Lear - grafo de Kent
- Romeo kaj Julieta - Mercutio
- Hamleto - Horatio
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Orsino
- Rikardo la 2-a - Thomas Nowbray
- Rikardo la 3-a - grafo Rivers
- La Vintra Fabelo - Camillo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Friedrich Schiller:
- Kabale und Liebe - Von Walter
- Wilhelm Tell - titolrolo
- Maria Stuart - grafo Leicester
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) - Iván
Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- ‘‘Jelbeszéd’‘ (1974)
- ‘‘Miss Arizona’‘ (1987)
- ‘‘Szamba’‘ (1996)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- ‘‘Méz a kés hegyén’‘ (1974)
- ‘‘Széchenyi napjai’‘ (1985)
- ‘‘Fegyencek szabadságon’‘ (1993)
- ‘‘Tűzvonalban’‘ (serio, 2007-2009)
Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Roy Scheider kaj aliaj [2]