Paco
Paco kutime difiniĝas kiel stato de kvieto aŭ trankvilo, kiel manko de perturbo aŭ agito. La vorto "paco" devenas el la latina samsignifa "pax".
Konceptoj
Pli specife, estas manko de perforto, aŭ milito. Laŭ tiu senco, paco inter nacioj estas celo de multaj homoj kaj organizoj, ekz. Unuiĝintaj Nacioj. Paco povas esti libervola, kie eblaj agitantoj decidas deteni sin de perturbo, aŭ paco povas esti trudata, se tiuj, kiuj povus komenci militon estas malhelpataj. Ĝi devas esti sen akuzantoj; tio estas forte komprenata kiel baza regulo, ĉar akuzoj estas grava minaco kontraŭ la paco kaj instigas perforton en ĉiu sfero; la finfina konsekvenco de tia afero estas klara pro la fakto ke la nazioj murdis la gefilojn de Zamenhof dum aliaj nacioj pretendis klopodi por paco sed faris nenion por helpi ilin.
Laŭ PIV estas:
- stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia,
- stato de anaro (nacio, gento, familio, societo ks), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento,
- stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks.
Oni povas paroli pri socia paco kiel interkonsento kaj bona rilataro inter grupoj, klasoj aŭ sociaj tavoloj ene de lando. Tio malofte okazas, kvankam estas nemilita epoko.
Ekde individua vidpunkto, paco rilatas al interna stato, senkolera, senmalama kaj pli ĝenerale sen negativaj sentoj. Estas, pro tio, dezirata por si mem kaj same por la aliuloj, ĝis la punkto ke tiu mencio iĝas saluto en multaj lingvoj, kiel araba, hebrea ktp.
Politika paco
Ne en ĉiuj kulturoj kaj epokoj oni konsideris pacon pozitive. En popoloj kiel Vikingoj aŭ Hunoj, kies ĉefa agado estis rabado de komunumoj ĉu proksimaj ĉu malproksimaj, oni laŭdis male la militistojn kaj la proprajn virtojn de tiuj. Por modernaj imperioj, kiel la hispana, franca, brita ktp, milito estis sinonimo de konkero kaj pligrandigo de la propra gloro, do paco ne estis interese konsiderata. Eĉ aktuale militon oni konsideras foje ne kiel la lasta rimedo de la politiko, sed foje kiel la ĉefa agado por plifortigi la propran povon, kiel Usono dum la invado al Irako, kiam paco estis tute nekonsiderinda valoro.
En I Ĉing, malo de paco estas stagnado. Simbole, tio indikas, ke paco ne estas absoluta valoro, sed serĉo konstanta. Krome, ĝi indikas, ke konflikto ne estas malo de paco. Konvenas en trapaso al paco, transformi la konflikton kaj ne forigi ĝin. La paca administro plenumas tiun trapason de paca transformado de la konflikto.
Martin Luther King diris en sia Letero de Birmingham verkita en prizono[1] ke la vera paco ne estas simple neesto de streĉiteco: estas esto de justeco.
Vidu ankaŭ
- Paco (revuo de Mondpaca Esperantista Movado)
- Armistico
- Libertarianismo
- Senperforto
- Utopio
- Immanuel Kant
- Premio Nobel de Paco
- Homaj rajtoj
- La-Pazo
- Monda paco
- Paca movado
- Paca Oceano
- Pacismo
- Pax Romana
- Taiping
- WRI
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri paco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. ” „ Disputoj kondukas al malpaco. ” „ Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. ”
Aliaj projektoj
Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj |