Panvel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panvel
urbego
Administrado
Poŝtkodo 410206
Demografio
Geografio
Geografia situo 18° 59′ N, 73° 6′ O (mapo)18.9873.1Koordinatoj: 18° 59′ N, 73° 6′ O (mapo) [+]
Alto 28 m [+]
Areo 12,17 km² (1 217 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Panvel (Maharaŝtro)
Panvel (Maharaŝtro)
DEC
Panvel
Panvel
Situo de Panvel
Panvel (Barato)
Panvel (Barato)
DEC
Panvel
Panvel
Situo de Panvel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Panvel [+]
vdr

Panvel, laŭ la loka oficiala lingvo पनवेल estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto Raigad. Ĝi apartenas al urbaro de Mumbajo.

Vendejego en Panvel

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panvel situas sur ebenaĵo en alto 28 metrojn super la marnivelo laŭ rivero kaj estas ĉirkaŭita de montetoj sur du flankoj. Novmumbajo troviĝas 12, Ambernat 21, Badlapur 23, Ulhasnagar 25, Kaljan-Dombivali 26, Thane 28, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 32, Pimpri-Ĉinĉvad 82, tutlanda ĉefurbo Delhio 1149, Kolkato 1633 kilometrojn (aere) [1].

Stacidomo de Panvel

Demografio[redakti | redakti fonton]

Panvel estas tre loĝata pro sia proksimeco al Mumbajo. Laŭ la censo en 2021 la urbego havis populacion de 311 434. La legoscio estas preskaŭ 94% en 2011.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panvel estas proksimume 300 jarojn aĝa, evoluigita ĉirkaŭ komercaj vojoj. Iam la loko estis fama pro sia rizmerkato, por teni sekurecon oni konstruis fortikaĵon. Dum brita regado la oficiala (angla) loknomo estis Panwell, kiu urbiĝis en 1852.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pro proksimeco al Mumbajo kaj tre bonaj trafikaj eblecoj diversaj industriaĵoj ekloĝis en Panvel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Panvel estas signifa trafika nodo de fervojoj kaj ĉefvojoj. La haveno kaj internacia flughaveno funkcias tre proksime. Multe da aŭtorikiŝoj funkcias en la urbego.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la marata lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Panvel vivas majoritate hinduoj preskaŭ 79%, krome islamanoj preskaŭ 11%, budhanoj 6%, kristanoj 2%, ĝainistoj 1,3%, kaj sikoj 0,5%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Panvel havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas po 2741 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas, dum inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 27-31 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans