Papagobeka pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papagobeka pasero
Papagobeka pasero, ilustraĵo de plenkreskulo
Papagobeka pasero, ilustraĵo de plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. gongonensis'
Passer gongonensis
(Oustalet, 1890)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Papagobeka pasero (Passer gongonensis) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en aridaj malaltaj teroj de orienta centra Afriko. Ĝi estas 18 cm longa kaj 42 g peza, do la plej granda el la Paseredoj.

Ĝi estas ofte konsiderata tipo de la Grizkapa pasero, kaj fakte estas simila specio kun sablokoloraj al grizbrunaj kapo (pli malhela traokule) kaj subaj partoj, bruneca dorso, pli bruna pugo kaj malhelaj vosto kaj flugiloj kun brunaj ŝultroj kun blanka makulo (ne strio). Sed la ĉefa karaktero kiu nomigas la specion estas ke en la fortika kaj bazdika beko estas eĉ pli diketa, kvazaŭ papageca, kaj kun iom kurba supra makzelo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj