Papkeszi
Papkeszi (papkesi) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Veszprém.
Bazaj informoj
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 1640
- Poŝtkodo: 8183
- Telefonprefikso: 88
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter Balatonfűzfő kaj Berhida, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Veszprém-Lepsény.
Historio
La unua mencio devenis el 1082 en formo Kezy. En 1596 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. La kampoj poste apartenis al familio Zichy (ziĉi). En 1936 kemia fabriko ekfunkciis. Post la 2-a mondmilito oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Kolĥozo pri Konkordo formiĝis en 1959.
Vilaĝservoj estas lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo.
Komunumoj de "Keszi" en Hungara reĝlando
Keszi estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Bátorkeszi | Budakeszi | Dunakeszi | Garamkeszi | Ipolykeszi | Ipolykiskeszi |
Keszi | Kiskeszi | Kőkeszi | Magyarkeszi | Marcelkeszi | Mezőkeszi |
Nagykeszi | Papkeszi | Sárkeszi | Sajókeszi | Somoskeszi | Tiszakeszi |