Parepare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parepare
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 91100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 129 542  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 4° 1′ S, 119° 37′ O (mapo)-4.0166666666667119.62361111111Koordinatoj: 4° 1′ S, 119° 37′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Parepare (Indonezio)
Parepare (Indonezio)
DEC
Parepare
Parepare
Situo de Parepare

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Parepare [+]
vdr

Parepare estas marhavena urbego en insulo Sulaveso, en provinco Suda Sulaveso en Indonezio. Parepare konsistas el 4 distriktoj. La loknomo rilatas al "bona haveno".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Parepare situas en sudokcidenta parto de la insulo laŭ malgranda golfo grandparte sur monteta areo. Provinca ĉefurbo Makassar troviĝas 127, Palopo 128, Paluo 347, Balikpapan 435, Denpasar 710, Surabajo 842, Semarang 1071, Jogjakarto 1107, Bandungo 1367, ĉefurbo Ĝakarto 1437, Palembang 1653, Bandar Lampung 1599, Batam 1823, Pekanbaru 2081, Medano 2476, Banda Aceh 2901 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En nuna loko de Parepare kreskiĝis sovaĝe nur arbustoj. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al regno, en la sekva jarcento reĝlando. La nederlandanoj konkeris tiun lokon pro la bona haveno. Sekvis la japana dominado inter 1942-1945. Parepare akiris la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil) fine de 1980-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Parepare estas agronomia loko, sed la areo taŭgas grandparte por brutaro. Ekzistas iom da produktoj de rizoj kaj kakaofaboj. Multe da homoj fiŝkaptadas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Parepare havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo (sude al Makassar), krome kuras vojo al interno de la insulo (ekzemple al Palopo). Menciindas la marhaveno. La trajno inter Makassar kaj Parepare daŭre estas projekto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Parepare havas tropikan musonan klimaton (Am). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2085 mm. Inter julio-septembro iomete pli malofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Panoramo al moskeo

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Jusuf Habibie (tria prezidanto de Indonezio) naskiĝis en Parepare.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans