Patrick Wiggins (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Patrick WIGGINS estas usona amatora astronomo naskiĝinta en 1949 en Ogden, Utaho, Usono.

Iama meĥanikisto ĉe la Usona Aerarmeo, li forlasis la aeronaŭtikon por laboris kiel scienca popularigisto ĉe la Planetario Hansen de Sallaga Urbo, poste ĉe la departemento pri fiziko kaj astronomio de la Universitato de Utaho,[1] volontulo por la NASA de 2001,[2] kaj unu el la fondintoj de la Observatorio de Stansbury Park en Utaho.

Li malkovris aŭ kunmalkovris, laŭ Minor Planet Center, 5 asteroidojn[3] inter 1999 kaj 2008, el kiuj 2 en kunlaboro kun Holly Phaneuf. Krome, li malkovris 6 supernovaojn.

La asteroido 4099 Wiggins estas nomita en lia honoro[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Patrick Wiggins (astronomo) en la itala Vikipedio.