Patrino Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de virino (Patrino Rusjo) ĉe la Militmonumento en Parko Trepto

Patrino Rusio estas la personigo de la ŝtato Rusio, kiel parto de la tradicio de la personigo de ŝtatoj . Ĉi tiu personigo ekzistas ekde la mezepoko, kiu esprimiĝis en la personigo de Rusio kiel ina kaj patrina figuro.

Patrino Rusio (kune kun alia komuna personigo de Rusio: "Patrinujo ( ruse Родина-мать)) estis la plej ofta personigo de Rusio.

Uzo[redakti | redakti fonton]

1932: carista soldato liberigas Patrinon Rusio de bolŝevikoj.

Dum la Oktobra Revolucio kaj la Rusia enlanda milito, la personigo estis ĉefe uzita de subtenantoj de la blanka armeo. La personigo estis prezentita kiel kontraŭbatalanta la bolŝevikajn perfidulojn, kiuj estis priskribitaj kiel atakantaj "Patrinon Rusion" de interne.

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum la sovetia periodo estis starigitaj multaj statuoj, kiuj reprezentas la personigon de "Patrino Rusio". La plej multaj el la statuoj estis starigitaj por festi la Grandan Patriotan Militon. Inter la skulptaĵoj estas:

  • Patrinuja Patrino (Volgogrado): statuo sur la monteto Mamiev en la urbo Volgogrado en Rusio, memorfestanta la Batalon ĉe Stalingrado. La statuo prezentas virinan figuron (reprezentantan Rusion), portantan glavon kaj alvokantan la ĉeestantojn vekiĝi kaj defendi la patrujon.
  • Patrinuja Patrino (Kievo): grandega statuo lokita en Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. La statuo, kiu reprezentas la bildon de la patrujo, staras sur monteto super la rivero Dnepro, sudoriente de la urbocentro, kaj estas parto de la Granda Patriota Militmuzeo situanta sube kaj ĉe ĝia piedo.
  • Patrinuja Patrino (Sankt-Peterburgo): statuo en la tombejo Piskrivskaja memore al la falintoj, kiu memorigas la falintojn de la urbo en la dua mondmilito.