Peoria (Ilinojso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Peoria

Peoria estas grandurbo en Usono, en subŝtato Ilinojo, en la samnoma Kantono Peoria. La urbego ankaŭ estas romkatolika diocezo kaj administra centro de la kantono.

Skizo pri situo de Peoria en la subŝtato (ruĝo)
Situo de Peoria

Bazaj informoj

Geografio

Peoria situas sur montetaro laŭ rivero Ilinojso en meza parto de Usono, en meza parto de Ilinojo.

Urbodomo de Peoria

Historio

Peoria estas unu el la plej maljunaj urboj en Ilinojso, ĉar esploristoj unue riskis pluiri laŭ rivero. La kampoj unue estis loĝigitaj en 1680, kiam francaj esploristoj René Robert Cavelier konstruis fortikaĵon. En 1691 oni establis ankaŭ vilaĝon. Tiu fortikaĵo baldaŭe bruldetruiĝis, tial en 1813 pli nova fortikaĵo konstruiĝis havanta la nomon Fort Clark. En 1825 aperis oficiale la loknomo Peoria, kiu prenis la nomon de tribo, kiu signifas: "grasa lago". En 1835 municipo formiĝis. urbiĝis en 1845.

Caterpillar (la plej granda produktanto de konstrumaŝinoj) havas la ĉefsidejon en Peoria.

Klimato

En Peoria la temperaturo averaĝe varias inter 5-16 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30, rekorde 45 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -8, rekorde -33 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 926 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, kiu kulminas en majo kaj ĝi malkulminas en januare.

Trafiko

Peoria havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj kaj relaj trafikiloj liveras la pasaĝerojn. En 1981 finiĝis la interurba relservo.

Vidindaĵoj

Teatro de Peoria

Famuloj

Hotelo en Peoria

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Ilinojo, kie estas trovebla Peoria en la meza parto