Pertoča

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pertoča
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 393  (2020) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 46′ N, 16° 3′ O (mapo)46.77472216.044167Koordinatoj: 46° 46′ N, 16° 3′ O (mapo) [+]
Alto 227,7 m [+]
Areo 4,73 km² ( 473 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pertoča (Slovenio)
Pertoča (Slovenio)
DEC
Pertoča
Pertoča
Situo de Pertoča

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pertoča [+]
vdr

Pertoča, hungare Perestó estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Rogašovci.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la aŭstra landlimo, laŭ traira flankovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1366 en formo Gyurkfiamyklowsfalua, kiu signifis: vilaĝo de Nikolao (filo de Georgo). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senĝene.