Peter Hasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peter (I) (ankaŭ: Petrus) Hasse (* ĉ. 1585 en Frankonio; entombigite je la 16-a de junio 1640 en Lübeck) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo kaj verkaro

Pri la fruaj jaroj de Hasse nur malmulte estas konata. Eble li estas disĉiplo de Jan Pieterszoon Sweelinck. En la jaro 1616 li transprenis de sia antaŭulo Hermann Ebel la orgenistan postenon ĉe la preĝejo Marienkirche en Lübeck. Kune kun siaj posteuloj Franz Tunder kaj Dietrich Buxtehude Hasse responsas pri tio, ke Lübeck iĝis unu el la muzikaj centroj de norda Germanio. Lian renomon dokumentas pluraj salajraltigoj.

Ankaŭ per liaj lernantoj kaj filoj lia orgenarto ricevis vaste elradian efikon. Kun escepto de sia plej aĝa filo Johannes, kies filino Anna Dorothea geedziĝis kun Nicolaus Bruhns, disĉiplo de Buxtehude, ĉiuj filoj de Hasse iĝis muzikistoj, inter ili ankaŭ Nicolaus Hasse.

Peter Hasse estis praavo de la fama Rokoko-komponisto Johann Adolf Hasse.

La verkaro de Hasse estas nur fragmente postlasita. Konserviĝis du orgenĥoraloj, unu preamblo por orgeno, unu sepvoĉa meso samkiel okvoĉa moteto.

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Peter Hasse en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)