Philipp Lenard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Philipp Lenard, germane Philipp Eduard Anton (von) Lenard, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lénárd Fülöp estis hungarlandana-germana fizikisto, pedagogo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1897).

Philipp Lenard

Philipp Lenard [1] naskiĝis la 7-an de junio 1862 en Pressburg (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 20-an de majo 1947 en Lauda-Königshofen (en Messelhausen).

Biografio

Philipp Lenard apartenis al la germana minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis universitatojn en Vieno, Budapeŝto, Heidelberg kaj Berlino. En 1886 li doktoriĝis en Heidelberg. Pro invito de Loránd Eötvös li laboris en universitato de Budapeŝto, sed ekde 1887 li instruis en Heidelberg. Baldaŭe li instruis ekzemple en Bonn kaj Kiel. Li okupiĝis precipe pri atomoj kaj katodaj tuboj. Dum periodo de Germana Regno li ankaŭ politike aktvadis kiel fidelulo de nazioj. Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1905.

Verkaro (elekto)

  • Über des Verhalten von Kathodenstrahlen (1899)
  • Über Kathodenstrahlen (1906)
  • Über Relativitätsprinzip, Aether, Gravitation (1918)
  • Quantitatives über Kathodenstrahlen (1925)

Fontoj