Pidgin
El Vikipedio
| Pidgin | |
Fenestro de Pidgin |
|
| Aŭtoro | Mark Spencer |
|---|---|
| Programisto | Sean Egan |
| Lasta stabila versio | 2.5.3 (21-a de decembro 2008) |
| Operaciumo | Linukso, Mac OS X, Vindozo |
| Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
| Evoluigstato | en evoluo |
| Programtipo | Tujmesaĝilo |
| Licenco | GPL (libera programaro) |
| Retejo | pidgin.im |
Pidgin (antaŭe Gaim) estas tujmesaĝilo kiu komence estis verkita de Mark Spencer por uniksecaj operaciumoj (Linukso, BSD), sed nun ankaŭ plenumeblas sub Vindozo kaj Mac OS X kaj ege vastigeblas per multaj kromprogramoj. Ĝi uzas la grafikan libraron GTK+.
Ekde aprilo 2007 ĝia nomo ŝanĝiĝis, antaŭe ĝi nomiĝis Gaim ("GTK AOL Instant Messenger").
Ĝi subtenas la jenajn protokolojn:
- AOL Instant Messenger, Bonjour, Gadu-Gadu, ICQ, IRC, Jabber, Mesaĝilo MSN, Mesaĝilo Yahoo, Novell Groupwise, OpenNap (Napster), Zephyr, Sametime, SILC, SIMPLE, XMPP
Pidgin estas havebla ankaŭ en Esperanto, vidu esperantigitajn programojn.
Aliaj projektoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- TTT-ejo de Pidgin
- enkonduko pri gaim (angle)
- Projekta retpaĝaro de Pidgin ĉe SourceForge
- Planet pidgin-a programista paĝo
- portebla Pidgin
