Pika rusko
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Ruscus aculeatus L. |
||||||||||||
Pika rusko (Ruscus aculeatus) estas dioika arbusto el familio de asparagacoj (Asparagaceae). Ĝi estas protektita planto en Hungario.
Priskribo [redakti]
La pika rusko estas plurjara ĉiamverda planto kun alto de ĉ. 50-60 cm. Ĝia tigo estas staranta, abunde disbranĉiĝanta. Ĝin karakterizas modifiĝintaj tigopartoj, la t.n. filokladioj, kiuj estas plataj, ovo-lancetoformaj folisimilaj partoj. Tiuj filokladiumoj longas 1-3 cm, larĝas 10-12 mm, ledecaj, glatrandaj, finiĝas en pika dorno. Ili diferenciĝas de la vera folio en tio, ke sur ĝi kreskas floro kaj frukto. La veraj folioj estas etaj, skvamsimilaj, situas ĉe akselo de la folibranĉoj. La floroj estas etaj, blankaj aŭ helverdaj, ili sidas duope sur bazo de la verdaj brakteoj. La frukto estas 1-2-grajna, karneca, ruĝa bero. La florado okazas en Hungario en marto-aprilo.
Kreskejo [redakti]
Ĝi kreskas en fagarbaroj, kverkarbaroj kun karpenarboj, karstaj arbustaj arbaroj. Oni uzas ĝin kiel barilon, en Italio kiel balailon. Ĝi estas kelkloke ĝardena ornamo. Oni uzis ĝin pli fure kiel diurezigan drogon (urinad-helpan kuracplanton).
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |