Pilisszentiván
El Vikipedio
Pilisszentiván (piliŝsentivAn), germane Sankt Iwan bei Ofen estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Pilisvörösvár.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 4100
- Poŝtkodo: 2084
- Telefonprefikso: 26
Situo [redakti]
Pilisszentiván situas laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Dorog kaj kontaktiĝas kun Pilisvörösvár.
Historio [redakti]
Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1723 ŝvaboj refondis ĝin. La baroka katolika preĝejo en 1757 konstruiĝis. Inter 1850-1970 karbonminejo funkciis.
Famulo [redakti]
En Pilisszentiván naskiĝis József Bayer (filozofo).