Piramido de la Divenulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piramido de la Divenulo
arkeologia lokopiramido [+]

Koordinatoj20° 21′ 39″ N, 89° 46′ 11″ U (mapo)20.36082-89.76964Koordinatoj: 20° 21′ 39″ N, 89° 46′ 11″ U (mapo)
Areo0 km² (0 ha) [+]

Piramido de la Divenulo (Meksiko)
Piramido de la Divenulo (Meksiko)
DEC
Piramido de la Divenulo
Piramido de la Divenulo

Map
Piramido de la Divenulo
Vikimedia Komunejo:  Pirámide del Adivino, Uxmal [+]
vdr
Piramido de la Divenulo en Uxmal.
Flanko de la Piramido de la Divenulo en Uxmal.

La Piramido de la DivenuloDivenisto, en hispana Pirámide del adivino, del hechicero (sorĉisto), del enano (nano) aŭ de la granda Ĉilan',[1]​ estas verko de arkitekturo de Majaoj, de 35 m de alto en la komplekso Uŝmalo, en la zono Puuc de la subŝtato Jukatanio (Meksiko).

Laŭ legendo, tiu strukturo estis konstruita en nur unu nokto fare de nano, naskiĝinta el ovo. Tiu kapablis diveni la estontecon, pro kio li estis konata kiel la Divenulo.[2] Iam la nano trovis tunkul (ligana perkut-instrumento) kaj ekludis ĝin. Laŭ profeteco, kiam iu ludu tiun instrumenton kaj ties sono atingu la tutan regionon, tiu iĝos reĝo.

Tiu konstruaĵo estas la nura konata kun ovalforma bazo ĉe majaoj, kaj estas la rezulto de kvin ampleksigoj apartenantaj al diversaj etapoj kaj ornamaj stiloj, inter kiuj estas Peten, Usumacinta, Rivero Ĉenes kaj Puuk.[3]​ La ovalforma etaĝaro kovras la tri unuajn originajn nivelojn,​ el kiuj la kvara kaj kvina niveloj estas laŭ la kutima prisma formo. En la supra parto de la piramido estas templo kun ornamaj elementoj. Tiu, 35 m alta, kun bazo de 53,5 m en la plej granda flanko, estas konstruita entute el ŝtono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bermejo, Álvaro (1990). «Las ciudades perdidas del Yucatán». Diario Vasco, VOCENTO. 12a de Aŭgusto 1990. Verano, Mis cuadernos de Viaje.
  2. «Yucatán Turista - Uxmal - La pirámide del adivino». Arkivigite je 2022-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 11an de Aŭgusto 2022.
  3. «ARTEHISTORIA - Protagonistas de la Historia - Ficha Pirámide del adivino. Cultura Maya (Uxmal, México)». Arkivita el la originalo la 17an de Februaro 2012. Konsultita la 11an de Aŭgusto 2022.