Piratpartio
El Vikipedio
Piratpartio estas eŭropa politika partio, kreita en Svedio, kiu kreskas ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo.
- Internacia piratpartio
- Piratpartio de Aŭstralio
- Piratpartio de Aŭstrio
- Piratpartio de Britio
- Piratpartio de Ĉeĥio
- Piratpartio de Ĉilio
- Piratpartio de Finnlando
- Piratpartio de Francio
- Piratpartio de Germanio
- Piratpartio de Irlando
- Piratpartio de Italio
- Piratpartio de Nederlando
- Piratpartio de Rumanio
- Piratpartio de Slovenio
- Piratpartio de Svedio
- Piratpartio de Svislando
- Piratpartio de Usono
Pri la nomo[redakti]
En kelkaj lingvoj defendantoj de forta kopirajtmonopolo ofte nomas ne de ili permesatan kopiadon (komence nur kontraŭleĝan pograndan komercan, sed poste preskaŭ ĉian ajn) «piratado». Laŭ Free Software Foundation, tiel ili propagandas, ke ĝi estus etike egala al surmara rabado kun homforkaptoj kaj murdoj, kaj FSF kontraŭas tian misuzon de tiu vorto.[1]
Laŭ respondaro de Piratpartio de Rusio, tiu vorto estas uzata en la partinomo por memorigi onin pri sensenceco de la vortmisuzo kaj malsukceso de tiu propagando.[2]
Piratpartiaj parlamentanoj[redakti]
En kelkaj parlamentaj elektoj piratpartianoj sukcesis elektiĝi en parlamentojn:
Svedio: 2009: 2 parlamentanoj en la Eŭropa Parlamento
Germanio: 2011: 15 parlamentanoj en la federacia lando Berlino
Germanio: 2012: 4 parlamentanoj en la federacia lando Sarlando
Referencoj[redakti]
- ↑ http://www.gnu.org/philosophy/words-to-avoid.html#Piracy (angle, kontrolita je la 21-a de marto 2011)
- ↑ http://pirate-party.ru/list.php?c=faqppru (ruse, kontrolita je la 21-a de marto 2011)