Piri Vaszary
Piri Vaszary [vasari], hungare Vaszary Piri estis hungara aktorino.
Piri Vaszary naskiĝis, kiel Vaszary Piroska la 19-an de majo 1901, Budapeŝto - mortis la 2-an de oktobro 1965, Palma de Mallorca.
Biografio
Piri Vaszary finis aktoran lernejon en 1920 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron. Ŝi apartenis al diversaj ĉefurbaj teatroj, ekzemple al Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1926-1935. Laŭvice en 1928, 1929 kaj en 1932 ŝi edziniĝis, baldaŭe havanta 2 gefilojn. En 1944 ŝi forlasis la landon kaj vivis en Germanio, Francio, Hispanio, Argentino, Venezuelo kaj en Kanado. Inter 1948-1954 ŝi rolis en hungara teatro en Argentino, en 1959 same en Venezuelo.
Roloj (elekto)
- 97 filmoj inter 1930-1944, ekzemple Az új rokon (La nova parenco), 1934; Ombrelo de Sankta Petro (filmo, 1935); A kölcsönkért kastély (La prunteprenita kastelo), 1937; Erdélyi kastély (Transilvania kastelo), 1940; Katyi (Katyi), 1942
- Frühjahrparade (aŭstra filmo en 1934)
- Printempa parado (germana filmo en 1935)
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig (Estu bona ĝismorte)