Piroska Szöllősy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piroska Szöllősy
Fratinoj Szöllősy en 1861
Fratinoj Szöllősy en 1861
Persona informo
Naskonomo Szabó Julianna Leopoldina Piroska
Naskiĝo 30-an de novembro 1838 (1838-11-30)
en Eger
Morto nekonata
en nekonata
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Lajos Szöllősy Szabó
Frat(in)o Róza Szöllősy
Edz(in)o Aleksandar Bačvanski
Okupo
Okupo dancisto
vdr

Piroska Szöllősy [piroŝka solOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szöllősy Piroska estis hungara subreto, dancisto. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Szabó Julianna Leopoldina Piroska, ŝia patro estis Lajos Szöllősy Szabó, ŝia fratino estis Róza Szöllősy, ŝia edzo estis Aleksandar Bačvanski, ŝia geedziĝa nomo estis Várhidy Sándorné [vArhidi ŝAndornE].

Piroska Szabó[1] baptiĝis la 11-an de januaro 1839 en Eger, ŝi mortis en nekonataj cirkonstancoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Piroska Szöllősy lernis dancon de sia patro. Ŝi debutis en migra teatra trupo de József Szabó (teatrestro) en 1861, poste ŝi havis rolojn province kune kun sia patro kaj fratino. Ŝi havis sukcesojn pro spektaklo pri ĉardaŝo ankaŭ en la jam ne ekzistanta teatrejo en Buda, tamen ŝi ne estis dungita. Poste ŝi estis subreto province, ekzemple en Győr, Kolozsvár kaj Eger. Ŝi edziniĝis en 1866. Ŝia lasta vivperiodo estas nekonata.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]