Aleksandar Bačvanski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandar Bačvanski
Aleksandar Bačvanski
Aleksandar Bačvanski
Persona informo
Naskiĝo 1832
en Hungario Temeŝvaro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 9-an de aprilo 1881
en Serbio Beogrado (Serbio)
Lingvoj serba
Ŝtataneco Serbio
Familio
Edz(in)o Piroska Szöllősy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Aleksandar Bačvanski [baĉvanski], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj prenita nomo Várhidy Sándor estis hungara kaj serba aktoro. Lia nomo serbe estis Александар Бачвански, liaj familiaj nomvariantoj estis Bacsvánszky, kaj Várhidi.

Aleksandar Bačvanski[1] naskiĝis en 1832 en Temeŝvaro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempe en Rumanio), li mortis la 9-an de aprilo 1881 en Beogrado (Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aleksandar Bačvanski devenis el varia serba-hungara familio. Li maturiĝis en gimnazio de Szeged, dum la lernojaroj li estis hungarlingva amatora aktoro. Post la abituriento li laboris en la ŝtata administracio en Pest (urbo) inter 1850-1852, poste en Kecskemét. En tiu lasta urbo li aliĝis al migra teatra trupo jam kiel Várhidy Sándor kaj li sekvis la trupon al Arad (urbo), Kassa kaj Szeged. Pro la sukcesoj li estis dungito de György Molnár en stabila teatrejo de Buda. En 1869 en:Stevan Todorović allogis lin al Nacia Teatro en Beogrado jam kiel serba aktoro Aleksandar Bačvanski. Li partoprenis ankaŭ en establo de la serblingva aktora lernejo. En 1873 kaj la teatro kaj la lernejo bankrotiĝis. tial li aliĝis al serba teatra trupo. En 1874 la Nacia Teatro denove ekfunkciis kun Bačvanski, sed li ankaŭ reĝisoris. En 1875 li blindiĝis, tial li vojaĝis al Vieno por kuracaj servoj, kiuj ne sukcesis, post 4 jaroj li revenis al Beogrado jam kiel malriĉulo. La Nacia Teatro (Budapeŝto) apogis lin per mono. Li edziĝis en 1866 en urbo Pest al dancistino Piroska Szöllősy.

Liaj serblinvaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]