Placo Széchenyi (Pécs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Széchenyi en Pécs
La urbodomo

Placo Széchenyi [sEĉEnji] estas la plej granda kaj inpona placo de urbo Pécs.

Dum la mezepoko tie estis la bazarejo kun urbodomo kaj paroĥa preĝejo. La placo prenis nomon de Széchenyi en 1864, pli frue oni nomunis ĝin ĉefplaco, urba bazarejo aŭ forumo.

La placo havas kontaktojn kun 12 stratoj kaj situas sur milda deklivo. Iam ankaŭ tramo trafikis, nun nur aŭtobusoj. Nuntempe la placo donas lokon de diversaj urbaj aranĝaĵoj.

Vidindaĵoj

Centre iama turka moskeo, nun romkatolika Preĝejo de Kandela Festo (Pécs) situas. Pli frue katolika preĝejo estis tie, sed la turkoj konstruis el la ŝtonoj la nun videblan moskeon, kiu nun jam denove estas romkatolika preĝejo. Same centre estas videbla ekde 1956 skulptaĵo pri János Hunyadi. Origina kolono pri Sankta Triunuo estis farita inter 1710-1714 por memori pri pesto, sed oni faris pli novan en 1908.

En la suda parto de la placo ornamputo 4 metrojn alta trovis lokon. Malantaŭe etendiĝas romkatolika Preĝejo de Sankta Sebastiano (Pécs) el la 18-a jarcento. Alia impona konstruaĵo, la urbodomo konstruiĝis en 1897.

En la norda parto de la placo muzeo akceptas la vizitantojn. Imponaj konstruaĵoj de la placo estas la iama urbodomo, nun hotelo kaj la gimnazio.

Fontoj

  • Hungara Vikipedio