Poŝtraketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En la 15.4.1931: Ĉe Dümmer apud Osnabrück testatas la unua de Reinhold Tiling konstruita poŝtraketo

Poŝtraketo (france fusée postale) estis en la 1930-aj jaroj konstruita raketo por ekspedi leterojn. Ĝi havis primitivan, unuŝtupan propulsilon kaj fakon kape por transporti la poŝtaĵojn. Pro ke tia raketo uzeblis nur unufoje kaj la celatinga sekureco estis relative malcerta neniam komerca utiligo venis. Alia kaŭzo estis la samtempe rapide evoluinta aertrafiko kun multe pli bona kostobilanco.

Revoj kaj unuaj startoj[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko hinduja en memoro de inĝeniero Stephen Smith, 1992

La germana verkisto Heinrich von Kleist estis verŝajne la unua persono kiu proponas raketpoŝtinstalo.[1] Kiam li estis eldonisto de la gazeto "Berliner Abendblätter" li pri tio ĉi verkis artikolon (12.10.1810) en kiu imagatas artileriaj baterioj elpafontaj konkojn plenajn de leteroj. Laŭ Kleist letero de Berlino al Vroclavo bezonus por ekspediĝo duonan tagon.

Poste en la 19-a jarcento oni uzis kun tre malkontentigaj rezultoj raketojn de William Congreve por poŝtaĵtransporto en Tongo. Hermann Oberth mem pledis en letero de 1927 pri tiu ĉi teknologio kaj faris furoran prelegon ĉi-prie okaze de kunveno de anoj de Deutsche Gesellschaft für Luft- und Raumfahrt en junio 1928. La ambasadoro usona en Germanujo en 1929, Gould Schumann intervjuitis de germana ĵurnalisto pri leĝaj reguloj por permeso sendi poŝtaĵojn rakete de Eŭropo al Ameriko.[2]

Ekflugis la unua poŝtraketo en la 2.2.1931 de sur Schöckl-monto norde de Graz startigite fare de Friedrich Schmiedl. De li ekzistis tiaj ideoj pri raketflugigo apud Przemyśl jam el la jaro 1914-a kiam li havis nur 12 jaroj. Pro la junaĝo la ideoj ne konsideritis seriozaj aferoj.[3] La telekomandita fajraĵo Versuchsrakete 7 (V 7) atingis la vilaĝon Sankt Radegund post ĉ. 5 kilometroj kaj alteriĝis per paraŝuto. En ĝi estis 102 leteroj. La unua oficiala poŝtraketo de Aŭstrio estis tamen R 1, kiu ekflugis en la 9.9.1931 de sur Hochtrötsch en Semriach. Sekve Schmiedl ankoraŭ transportigis sukcese leterojn tiumaniere.[4]

Idea fiasko[redakti | redakti fonton]

Schmiedl planis utiligi raketojn por letertransportado al respektive disde malfacile atingeblaj montaj vilaĝoj sed la koncernaj aŭtoritatoj ne tro entuziasmiĝis ĉi-prie. Similaj pensoobjektoj ekzistis samtempe ankaŭ en Germanujo. Oni ekzemple pensis pri regula linio inter Berlino kaj Kolonjo[5] kaj la konstruisto Gerhard Zucker startigis en 1933 plurajn poŝtraketojn en Cuxhaven kaj je Harco. Denove mankis la ĝenerala akcepto de tiaj planoj. Kiam Zucker prezentis siajn ideojn al nazioj oni proponis al li akcepti ŝtatajn monrimedojn kaj pluevoluigi tiajn raketojn - sed ne por transporto de leteroj sed de bomboj. Post rifuzo de li malfaciliĝis lia stato kaj li preferis elmigri al Britio. Varbadoj ĉe britaj aŭtoritatjo pli sukcesis kaj en la en Sussex faritaj flugoj provokis gazetaran eĥon. Pensitis eĉ pri raketpoŝtkonekso inter Dovro kaj Kalezo. Sed akcidento dum montro antaŭ poŝtadministrantoj sur Hebridaj Insuloj bremsegis la tuton.

Post reveno al Germanujo li ankoraŭ dum la 1970-aj jaroj provadis. Sed post akcedento apud Braunlage kun morto de du personoj akceptitis leĝo kiu malpermesu al privatuloj startigi raketojn kun flugalteco de super 100 metroj. En Aŭstrio fino venis eĉ pli frue. Malgraŭ revoj de Schmiedl pri raketa poŝtlino inter Labako kaj Berno tra Graz realiĝo ekde 1934 ne plu eblis pro ke tiujare malpermesitis posedo de raketstartigtaŭga eksplodaĵo.

Ekstereŭropaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Stephen Smith, sekretario de Hinduja Aerpoŝta Societo feliĉe kombinis sian deĵoron kun intereso je raketumado. La unua lanĉo okazis en la 30.9.1934 kaj ĝis decembro 1944 li ankoraŭ eksperimentis je 270 aliaj forflugigoj. El kiuj 80 fakte transportis leterojn kaj unu el ili transportis eble la unua pakaĵo en historio de raketpoŝto. La Orienta Artfajraĵa Asocio helpis lin maŝine en 1935 (23.3.-29.6.) por transporti pli ol mil kuvertojn (kiujn . En 1992 la registaro barata eldonis specialan poŝtmarkon okaze de la 100-a datreveno naskiĝtaga de Smith kun titoligo ekigisto de raketpoŝto en Barato.[6][7]

Ankaŭ en Usono okazis diversaj tiaj flugoj antaŭ kaj post la Dua mondmilito.[8]

Filatela graveco[redakti | redakti fonton]

Poŝtkarto transportita dum la unua germana poŝtraketflugo (K) FTL3 de Tiling, 15.4.1931

Ekde komenco gravis raketa poŝto por filatelistoj. Kaj Schmiedl kaj Zucker eldonis filatelajn kolektotaĵojn kun specialaj motivoj estantaj en kunteksto raketaj. Zucker ekz. surmerkatigis proprajn raketkuvertojn kaj okaze de poŝtraketekflugo Schmiedl eldonis poŝtmarkan blokon en kvar diversaj motivoj kun eldonokvanto de 1200 ekzempleroj.[9] La elspezoj servis por financi parton de la provstartigoj. Sed tiaĵoj havis malbonajn konsekvencojn por la invenstioj ĉar kaj la aŭstriaj kaj la britaj aŭtoritatoj taksis tion kvazaŭ kontraŭleĝan konkurencon. La britoj pro tio lin resendis Germanlandon kaj la aŭstroj leĝe malpermesigis poŝtmarkeldonon fare de privatuloj.

Honore de Schmiedl okazis inter la 14-a kaj la 16-a de majo 1992 startoj de modelraketoj de la tipo Thor. Denove en 2002 okazigis la Filatela Societo de Graz okaze de la datreveno 100-a naskiĝtata de Schmiedl raketpoŝtstartojn plurajn en Semriach.[10]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Trobas: Raketen, Raketenpost, Postraketen. Friedrich Schmiedl, ein Raketenpionier aus Graz. Manumedia-Verlag, 1992, ISBN 978-3-85375-008-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]