Pola Nacia Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Nacia Komitato
Komenco 15-a de aŭgusto 1917 vd
Fino januaro 1919 vd
vdr

Pola Nacia Komitato (pole: Komitet Narodowy Polski) - fondita la 15-an de aŭgusto 1917 en Laŭzano de Roman Dmowski pola politika organizaĵo aganta en la jaroj 1917–1919. Kiel sidejon elektis Parizon. Celo de la Komitato estis rekonstruo de la pola ŝtato helpe de ŝtatoj de Triopa Entento. PNK estis agnoskita de la registaroj de Francio, Britio kaj Italio kiel anstataŭaĵo de la pola registaro en ekzilo kaj reprezentantaro de la aferoj de Pollando.

Inter ties gvidantoj estis Roman Dmowski kaj Ignacy Jan Paderewski. Tio estis interkompreniĝo inter politikistoj de Nacia Demokrata Partio (ND) kaj Partio de Reala Politiko (SPR).

PNK gvidis eksterlandan politikon de la renaskiĝanta pola ŝtato kaj organizis Polan Armeon en Francio. Estis agnoskita de la registaroj de Francio (20-a de septembro), Britio (15-a de oktobro), Italio (30-a de oktobro), Usono (10-a de novembro 1917) kiel oficiala reprezentanto de renaskiĝanta ŝtate Pollando. PNK havis siajn reprezentantojn en Belgio, Italio, Svedio, Brazilio, Britio, Usono. PNK agnoskis fonditan la 16-an de januaro 1919 registaron de Ignacy Jan Paderewski kaj malfondiĝis.

Senpera kaŭzo de ĝia ekesto estis venko de februara revolucio en Rusio, kiu kontraŭstaris al kreo de iuj ajn polaj armitaj fortoj ĉe la ŝtatoj de Triopa Entento.