Portalo:Hinduismo/enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilgrima urbo Haridvar kaj sankta rivero Gango sur montarpiedo de Himalajo. En akvoj de Gango ĉiujare lavas sin milionoj da hinduistoj, por ke ili purigu siajn korpon kaj animon. En Gangon oni ankaŭ ŝutas cindron de la mortintoj esperante, ke ili estos liberigitaj el sansaro.

Portalo Hinduismo

Hinduismo/enkonduko
Hinduisma simbolo Omo

La deveno de riĉa kaj komplika tradicio de hinduismo tuŝas cerŝajne ĝis la 3-a miljaro antaŭ Kristo, kiam en fekunda valo de rivero Induso floris por tiama tempo progresintaj civilizoj. Baza koncepto de la propra hinduismo kreiĝis en la jaroj 1500 a.K. per reciproka agado de tiuj ĉi civilizoj kun arjoj, kiuj sur hindan subkontinenton venis el Persio. Tiutempe evoluis klasika lingvo de hinduismo sanskrito kaj estiĝadis vedoj. Baza religia koncepto de hisnduismo estas brahmano - universala principo de la universo, la baza, nelimigita, ĉionensumiganta realeco. La brahmano revivigas ĉiujn vivajn estulojn kaj samtempe kreas atmon. La ekzistadon de la universo la hinda filozofio akceptas kiel senĉese ripetantan cirkuladon de la estiĝo kaj la pereo (sansaro).

La ĉefaj principoj de hinduismo estas:

Hinduismo/enkonduko
Simbolo de darmo
Darmo – principo, kiu retenas pratempan ordon, subtenas evoluon kaj neŭtraligas kaoson (adarmo).
Karmo – principo, laŭ kiu la homa vivo estas sole artikolo en ĉeno de la vivoj kaj la sukceso de la vivo dependas de la antaŭaj kaj samtempaj faroj.
Reenkarniĝo – principo, laŭ kiu la homa animo reenkarniĝas el unu korpo en la alian.
Jogo – por la korpa kaj ĉefe spirita pliperfektigado estis en hinduismo tralaborita sistemo de jogo, en kiu la ĉefan rolon ludas meditado.