Portalo:Kaŭkazio/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etno-lingvaj grupoj en Kaŭkazo
Etno-lingvaj grupoj en Kaŭkazo

Kaŭkazio estas en pli mallarĝa senco de vorto sinonimo por montara zono Granda Kaŭkazo, apartiganta laŭ opinioj de granda parto de geografiistoj Eŭropon kaj Azion, en pli vasta nocio ĝi poste markas la tutan ĉirkaŭan regionon inter Nigra Maro kaj Kaspio, ensumiganta sur areo proksimume 440 000 km² Armenion, Azerbajĝanon, Kartvelion, Ĉeĉenion kaj la plej sudan parton de Rusio. Ankaŭ oni povus ensumigi ĉi tien la teritoriojn de Sud-Osetio aŭ eventuale Abĥazion. Tiu ĉi regiono apartenas lingve kaj kulture al la plej buntaj en la mondo.