Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Ecseg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Ecseg
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Ecseg
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ecseg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Ecseg
paroĥo loke
Dato de konsekro 1792
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (nur parto de turo), baroko
Konstruado
Specifo
Alto 38 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas eklezia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Ecseg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologoj tiu kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. En mezo de la 16-a jarcento turka dominado sekvis, tiam oni kaŝis la ekleziajn ilojn. Post jarcento la posteuloj denove uzis ilin. La eklezia priskribo en 1697 aprezis la kirkon en bona stato. Inter 1780 kaj 1792 la konstruaĵo estis plene trakonstruita, nur la turo restis netuŝita. La tria etaĝo de la turo en 1792 konstruiĝis, en la sama jaro okazis la konsekro. La nuna turopinto konstruiĝis en 1880. La orgeno ekfunkciis en 1865, ĝi estis trakonstruita en 1933.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola sur monteto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La turo estas apogita per 2 pilieroj. La enirejo funkcias tra la turo, sed flanke (ne ĉe la fasado). La absido estas hufoforma kaj pli mallarĝa, ol la navo. Apud la absido ambaŭflanke estas po unu sakristio. Interne la barokaj altaroj estis faritaj en la 18-a jarcento. Malnova sonorilo el la 15-a jarcento nun troviĝas en la Hungara Nacia Muzeo.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.