Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mindszent)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ĉiuj Sanktuloj
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Mindszent
Paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Mindszent
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mindszent
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád-Csanád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szentes
Dato de konsekro 1810
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas sakrala historia monumento en urbo Mindszent (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konjektas, ke en tiu loko estis kirko jam en la 14-a jarcento. La patrono ĉiam estis Ĉiuj Sanktuloj (memoru: la urbonomo estas Mindszent, kiu signifas Ĉiuj Sanktuloj, sed hungare en singularo). Dum dominado de turkoj la kirko daŭre funkciis. En 1702 la paroĥo estis refondita, la preĝejo plurfoje trakonstruita aŭ renovigita. En 1798 ĝi estis malkonstruita escepte la turon kaj la absidon kaj pli novaj muroj estis masonitaj. Post 2 jaroj la nova parto estis preta, tamen kelkaj laboroj estis faritaj ĝis 1810. La orgeno estis kreita ĉirkaŭ 1850, trakonstruita en 1894. La hungara revolucia armeo en 1919 pafis la kirkon, 2 kanongloboj enmure ankaŭ nun estas videblaj. la La internaj muroj estis pentritaj en 1973, la eksteraĵo estis renovigita en 1985.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo videblas, pli supre fenestro estas, plej supre la turo altiĝas. En la turo 3 sonoriloj sonoras. Inter la enirejo kaj fenestro oni metis ŝtonan blazonon de la komunumo en 1772. En la fasado estas ankaŭ po unu niĉoj, ene statuoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Interne estas galerio por la orgeno. La ĉefaltara baroka bildo prezentas la patronon kun pli ol cent figuroj. La baptujo estis farita en 1827. Menciindas 2 skulptaĵoj pri Koro de Jesuo kaj Sankta Jozefo el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Enireja pordo