Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Szilágy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szilágy (vilaĝo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Komló
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Szilágy (vilaĝo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la romanika preĝejo estis konstruita en la 12-a aŭ la 13-a jarcentoj. En la 14-a jarcento ĝi estis trakonstruita laŭ gotiko. En 1796 oni malkonstruis la sanktejon, poste la navo estis pligrandigita kaj ankaŭ pli nova navo estis kreita perpendikulare laŭ baroko. La origina pordo estis enŝtopita, sed ankaŭ nun estas videbla ties ŝtona krado. En 1832 oni konstruis la turon, la sakristion en 1948. La orgeno estis kreita en 1900.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola sur monteto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Malsupre meze la enirejo funkcias. La turopinto formas cepon. Apud la preĝejon oni metis ŝtonan krucon en 2000. Interne la freskoj estis pentritaj en 1945.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.