Preĝejo Mario Magdaleno (Nagykörű)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Mario Magdaleno
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykörű
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
dekanujo Jászapáti
Dato de konsekro 1785
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Mario Magdaleno estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Nagykörű.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la kirko okazis en 1330. Dum dominado de turkoj la konstruaĵo restis netuŝita, tamen dum jarcentoj neniam okazis restaŭrado. En 1776 Károly Eszterházy konstatis la kirkon en malbona stato, tial li iniciatis la renovigajn laborojn, kiu finiĝis en 1784. La turo kaj la sakristio estis konstruita en 1825. La orgeno estis farita en 1912. En fino de la 2-a mondmilito la turopinto difektiĝis, la pli nova estis konstruita nur en 1994. La preĝejo mem plene renoviĝis en 2014.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, kie krom la konstruaĵo troviĝas golgota vojo, ŝtona kruco kaj malnovaj tomboŝtonoj, krome pli ol 100 ĉerizarboj. Tiuj arboj apartenas al la hungara gena banko. En mezo de la fasado kvadrata turo reliefas kun la enirejo. La absido estas duonronda. La sakristio havas gotikan ŝtonan pordon. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1881.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Oni metis betonan blokon tuj apud la fundamento, tio estas grava fizika punkto por geofizikistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.