Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Taliándörögd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Nomo de Sankta Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Taliándörögd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Tapolca
paroĥo loke
Dato de konsekro 1339
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Preĝejo Nomo de Sankta Maria (latine Regina Mundi) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Taliándörögd.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko en nuna loko de Taliándörögd estis 4 vilaĝoj. En tiu loko kapelo estis konstruita en 1339. En 1548 la turkoj faris senhoma la vilaĝojn. Rehomiĝo okazis en 1718, inter la alvenintoj estis parte katolikoj, parte protestantoj. Oni konstruis kirkon en 1737, nature oni profitis la restintan kapeloruinon. La nun videbla baroka navo kaj turo estis finkonstruita nur en 1792. La orgeno alvenis en 1917, ĝi estis renovigita en 1932. La preĝejo mem renoviĝis en 2003. Interne oni aranĝas koncertojn dum la someraj aranĝaĵoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en mezo de la vilaĝo. Ĝi estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. La turo estas kvadrata. La enirejo funkcias tra vestiblo ĉe flanko de la navo. La absido estas plurlatera. Interne la baptujo estas gotika kaj devenis el la jam ruina preĝejo.

Kermeso okazas la 12-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.