Taliándörögd
Taliándörögd (taljAndorogd) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca. Dörögd estas familia nomo, ili longe havis la kampojn.
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 28 km²
- Loĝantaro: 710
- Poŝtkodo: 8295
- Telefonprefikso: 87
Situo[redakti]
La vilaĝo situas en montaro Bakony, fine de sakovojo.
Historio[redakti]
Pli frue romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1249 en formo Drugd, kie loĝis nobeloj. Poste formiĝis 4 vilaĝoj: Suba Dörögd, Supra Dörögd, Imár kaj Ráskó. Ili havis preĝejojn po 1 kaj la turkoj senhomigis ilin en 1548. Post la turkoj la posedanto estis Francisko Tallián. En 1925 uzino por alkoholo ekfunkciis. Fine de la 20-a jarcento oni instalis spacotelekomunikadan stacion (unusolan en Hungario), jam neuzatan. La vilaĝo nuntempe partoprenas en festivalo Valo de Artoj, kies centro estas Kapolcs.
Festivalo[redakti]
Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:
| Kapolcs | Monostorapáti | Nagyvázsony |
| Öcs | Pula | Taliándörögd |
| Vigántpetend |
Vidindaĵoj[redakti]
- katolika preĝejo
- kalvinana preĝejo
- luterana preĝejo
