Preĝejo Sankta Ladislao (Segesd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo de Segesd
preĝejo de Segesd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Segesd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Dato de konsekro 1778, denove en 1946
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Segesd (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Franciskanoj alvenis en la malfrua 13-a jarcento. Ilia preĝejo estis konsekrita en 1295, sed li konstruis ankaŭ monaĥejon. En 1555 la franciskanoj rifuĝis pro la alvenantaj turkoj. En 1570 la turkoj plene malkonstruis la preĝejon kaj el la ŝtonoj ili konstruis fortikaĵon. En 1687 la turkoj estis forigitaj, tuj alvenis franciskanoj, kiuj konstruis lignan kapelon. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1755 kaj 1777 (tiutempe konstruiĝis ankaŭ la nova monaĥejo). En la franciskano monaĥejo malfermis la unua apoteko de Somogy (historia departemento) en 1769. En 1823 ŝtormo detruis la turon kaj tegmenton. En 1945 la nazioj eksplodis la turon, en la sekva jaro la rekonstruado finiĝis. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, ilia signifa biblioteko malaperis. Depost la okazintaĵo gemaljunuloj loĝas en la monaĥejo. La orgeno estis farita en 1972.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kaj la unuetaĝa monaĥejo kontaktiĝas. La fasado estus simetrio, sed la turo situas en la flanka angulo, tial la turo disrompas la simetrion. La monaĥejo formas kvarangulon, tial en la mezo korto troviĝas.

Kermeso okazas la 27-an de junio.

Aerfoto pri la preĝejo kaj monaĥejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.