Preĝejo Sankta Volfgango (Sopron-Balf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Volfgango
Preĝejo Sankta Volfgango en Sopron-Balf
Preĝejo Sankta Volfgango en Sopron-Balf
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Nagycenk
paroĥo en Kópháza
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Volfgango el Ratisbono (Sankta Volfgango) estas romkatolika monumento historia en Hungario, en Sopron, pli frue en memstara vilaĝo Balf.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la kirko estis konstruita en la 15-a jarcento, sed estas dokumento, kiu mencias ĝin jam en 1336. Ĉirkaŭ en la 17-a jarcento la luteranoj uzis ĝin, en 1578 alvenis la unua luterana predikisto. En 1604 pro incendio la preĝejo bruldetruiĝis, sed la luteranoj renovigis ĝin jam post 2 jaroj. En 1686 la turkoj detruis la preĝejon, ĝi longe ne estis uzata. En 1673 la katolikoj reokupis ĝin kaj konsekris al Sankta Volfgango. Interne la freskoj estis pentritaj en 1957.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur montetopinto en tombejo, kiu estis ĉirkaŭita per defenda muro. Parto de la defenda muro ankaŭ nun estas videbla kun 13 embrazuroj. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas kaj reliefas, la plej meze estas la enirejo. La malsupra parto estas kvadro, kiu transformiĝas en la unua etaĝnivelo al oklatera prismo. La turopinto estas piramido el ŝtonoj. La absido estas oklatero. Sub la sanktejo kriptoj estas videblaj. La altara bildo prezentas Sanktan Volfgangon.

Kermeso okazas en la 31-a de oktobro (la festotago de sankta Volfgango el Ratisbono).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.