Preĝejo Stefano la 1-a (Érd)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Érd
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Érd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Érd |
paroĥo | loke, sed zorganto en Preĝejo Koro de Jesuo (Érd) |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2035, Érd, Törökbálinti út |
La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala historia monumento en urbo Érd (Hungario), en kvartalo Parkváros.
Historio[redakti | redakti fonton]
En tiama vilaĝo Érd preĝdomo funkciis jam en la 15-a jarcento, ekde la 18-a jarcento jam kirko. Precipe ekde la 20-a jarcento la loĝantaro kreskiĝis, pliaj loĝkvartaloj estiĝis. En kvartalo Parkfalu (nun Parkváros) en 1934 oni trakonstruis el ŝafstalo preĝdomon sub nomo Bona Pastoro. En la sama jaro oni faris sonorilon, la alian en 1946. La katolika grupo fondiĝis en 1943, samtempe ŝtona kruco estis metita maldekstre de la pordo. La matrikulaj enskriboj komenciĝis en 1948. La katolika grupo ricevis paroĥan rajton en 1958. La malgranda turo estis konstruita en 1962, sekve la iama stalo iĝis kirko.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La tre simpla konstruaĵo situas ĉe stratangulo laŭ trotuaro kune kun bazlernejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre la sola fenestro videblas, la plej supre la malalta kvadrata turo altiĝas. En la malantaŭa parto la bazlernejo etendiĝas.
Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.