Preĝejo Stefano la 1-a (Budakalász)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Budakalász
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Budakalász
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budakalász
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Szentendre
paroĥo zorganto ĉe Preĝejo Sankta Kruco (Budakalász)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika konstruaĵo en urbo Budakalász (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud iama vilaĝo Budakalász nova loĝkvartalo formiĝis depost la 1-a mondmilito. La kvartalo ricevis la nomon "kolonio Sankta Stefano" (komprenu Stefanon la 1-an). La loĝantoj eklezie apartenis al Pomáz. Kirko estis konstruita en 1948, sed pro la komunisma politiko estis preta nur kapelo en 1949. Ĝi apartenis jam al Budakalász. Tamen la origina kirko estis konstruita inter 1963-1965 pro la pli milda politika etoso. En 1969 la preĝejo ricevis paroĥan rajton, sed la paroĥo funkcias en Budakalász. En 2003 turo estis konstruita, pli frue estis nur sonorilostablo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, sed apude estas videbla ŝtona kruco, la iama sonorilostablo kaj statuo pri Stefano la 1-a. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas ĉe la maldekstra angulo. Ala la enirejo kelkaj larĝaj ŝtupoj kuras. Interne la muroj estas ne pentritaj. Mankas ankaŭ altara bildo.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.