Preĝejo Stefano la 1-a (Vadosfa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Vadosfa
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Vadosfa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vadosfa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo postbaroko (rokoko)
Konstruado 1754
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas impona romkatolika historia monumento en Hungario, en tre malgranda vilaĝo Vadosfa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la mezepoko plejparto de la loĝantoj sekvis la kalvinismon, la katolikoj havis nur kapelon. En 1681 Jozefo la 2-a nomumis la vilaĝon artikola loko, tial amase alvenis luteranoj antaŭ mesoj. En 1751 granda religia tumulto okazis: la katolikoj aranĝis marŝon al la katolika kapelo, sed pro miskompreno la luteranoj atakis ilin per agrikulturaj iloj. Pluraj homoj vundiĝis. La sekva juĝeja proceso kondamnis la vilaĝanojn al pago de monoj, el tio la katolikoj konstruis pli grandan preĝejon apud la luterana post 3 jaroj. En la sekvaj jaroj/jardekoj/jarcentoj nobro de la katolikoj ne altiĝis, la kirko estis apenaŭ uzata, tial la konstruaĵo gardis la originan karakteron.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto laŭ la ĉefvojo. La fasado estas malsimetria, ĉar en la dekstra flanko turo altiĝas. La navo formas brikon, apude etaĝa sakristio estas videbla. En fino de la navo duonronda absido etendiĝas. Interne la mebloj, predikejo kaj altaroj estis kreitaj en la 18-a jarcento. Menciindas la ŝtonaj skulptaĵoj.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo en Vadosfa (dekstre)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.