Premio Goncourt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Premio Goncourt (france: Prix Goncourt) disdonata de la Académie Goncourt por la plej bona beletra prozaĵo en franca lingvo. Ĝi estas la plej renoma literaturpremio de Francio.

La premio estis kreita testamente de Edmond De Goncourt en 1896. Ĝi plej ofte estas donata al romano. Aŭtoro ne povas dufoje ricevi la premion.

La membroj de Académie Goncourt kunvenas ĉiun unuan mardon en monato en sia salono en la unua etaĝo de restoracio Drouant en Parizo. En novembro ili aranĝas matenmanĝon en la restoracio, post kiu ili diskonigas la nomon de la tiujara premiato.

Listo de gajnintoj kaj verkoj premiitaj