Presidio de San-Francisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Presidio de San-Francisko

Presidio sanfran.jpg
historiaj domoj antaŭ la Golden-Gate-Ponto

Presidio de San-Francisko (Usono)
DMS
Red pog.svg
situo de la parko en Usono
Bazaj informoj
ŝtato: Kalifornio, Flago-de-Usono.svg Usono
plej proksima urbo: San-Francisko
areo: 6 km²
dato de establiĝo: 1-a de oktobro 1994
koordinatoj: 37° 47' 45" norde, 122° 27' 15" okcidente

Prsf Presidio map.jpg
mapo de la parko

La Presidio (hispane, origine "fortikaĵo", fakte el la sama etimologio kiel la esperanta vorto "prezidejo", sed poste "malliberejo") en San-Francisko, Kalifornio estas parko, kiu kovras la pintan, plej nordan parton de la duoninsulo sude de la markolo Golden Gate ("ora pordego"), kiu dividas la Pacifikan Oceanon okcidente kaj la Golfon de San-Francisko oriente. Sekve ĉe la teritorio Presidio troviĝas la suda finaĵo de la Golden-Gate-Ponto, kiu norde-sude superpontas la markolon. En la strategie favore situanta teritorio, dum la jaro 1776 konstruiĝis armea garnizono, kiun unue uzis la armeo de Hispanio, poste de Meksiko kaj fine ĝis la jaro 1994 la armeo de Usono. Sume temas pri la plej longe armee uzita loko de Usono.

la historia marborda gardejo antaŭ la Golden-Gate-Ponto

Sur la areo de du oble 3 kilometroj situas 870 konstruaĵoj, el kiuj proksimume 470 konsideriĝas historie signifaj. Jam en 1962 la teritorio ricevis la rangon de "nacia historia pejzaĝa distrikto", kaj ekde la 1-a de oktobro 1994 estas sen limigo publike uzebla parko, kiu iĝis parto de la "nacia ripoza areo Golden Gate" (al kiu tamen ne apartenas la simil-noma Golden-Gate-Parko) kaj administriĝas fare de la usona servo pri naciaj parkoj. Por la administrado de la parka areo en 1996 fondiĝis "fondaĵo Presidio". Inter ties taskoj estas la ludonado de la parkaj konstruaĵoj por privata kaj komerca uzo. La plej granda komerca luprenanto estas la filmoproduktaj entreprenoj de George Lucas, kiuj ekde la jaro 2005 havas oficejojn por proksimume 2500 dungitoj en la parko. La eksaj historiaj armeaj konstruaĵoj grandparte iĝis luksaj apartamentoj, kaj nun pli-malpli 2500 privatuloj loĝas en spektakla situo, proksime de la oceano, la impresa ponto kaj same impona vidaĵo pri la silueto de la san-franciska urbocentro kaj la resto de la golfa bordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La duoninsulo de San-Francisko estas home loĝata ekde proksimume 10 000 jaroj, do ekde la paleoindiana epoko. La plej aĝaj klare datigeblaj arkeologiaj trovaĵoj estas de ĉirkaŭ la jaro 740 antaŭ nia erao. La plej aĝaj klare arkeologie pruveblaj loĝantoj de la areo estis indianoj, kies kulturo kaj lingvo apartenis al la familio de penuta lingvaro. Ili vivis en familioj aŭ malgrandaj vilaĝoj, kaj laŭ la sezonoj de sia konstanta setlejo iris al la marbordo por fiŝkaptado, aŭ al la montetaro por ĉasado.

La armea uzo de la elstara loko ekde la jaro 1776 jam estas supre menciita.

En la jaro 1915, San-Francisko elektiĝis kiel loko por la "Panama-Pacifika Internacia Ekspozicio". La pretigo de la Panama Kanalo en 1914 estis la okazo por monda ekspozicio de moderna tekniko kaj kulturo. La post forta tertremo nove starigita urbo estis la perfekta loko por tia festo de moderneco. Parto de la parko Presidio apartenis al la ekspozicia areo. La "palaco de belaj artoj" kaj la duonronda ekspoziciejo konserviĝis.

la "palaco de belaj artoj", starigita en 1915 por la monda ekspozicio

Dum la Dua Mondmilito la armea bazo estis la armea centro por la okcidenta marbordo de Usono. De tie gvide kunordiĝis la pacifika milito de Usono kontraŭ Japanio, kaj samloke ankaŭ organiziĝis la dummilita malliberigo de la japandevenaj civitanoj de Usono. Dum la Malvarma Milito malgraviĝis la signifo de la armea bazo.

Pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

Krom la konstruaĵe uzita kaj strate, voje kaj parke prilaborita parto, la teritorio ankaŭ havas grandajn areojn en natura stato. La roka marbordo ĉe la okcidenta flanko de la duoninsulo havas krutajn klifojn. Pli sude la marbordo konsistas el sablaj plaĝoj. Ĉe la plaĝaj deklivoj kreskas pluraj maloftaj arbustoj kaj aliaj plantoj, kaj nestas pluraj maloftaj specioj de birdoj.

Ĉe la golfa flanko de la duoninsulo, sude de la historia armea flughaveno, situas malgranda marĉo, kiu valoras kiel vivejo por floraj plantoj, amfibioj kaj akvobirdoj.

La teritorio en filmoj[redakti | redakti fonton]

Alfred Hitchcock en 1958 malkovris la teritorion kiel loko por sia filmo Vertigo kun la aktoroj James Stewart kaj Kim Novak.

Inter la pli postaj filmoj produktitaj en la parko estas:

En la fikcia universo de la filmaro Star Trek, la sidejo de la federacia stelŝiparo situas en la historia teritorio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erwin N. Thompson, Defender of the Gate – A History from 1846 to 1995 (angle: "defendanto de la pordego - historio de 1846 ĝis 1995"), National Park Service, 1997 – antaŭ rete havebla en formato PDF, 1,9 MB)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]